En Havano oni timu ne ŝtelistojn, sed... amigos

Mi konsideris min sufiĉe sperta vojaĝanto, kapabla elturniĝi el diversaj malfacilaĵoj. Mi trafis militbazon en Vjetnamio, estis rabita kaj priŝtelita en Bonaero, veturis tra kelkaj landoj en unu tago. Sed Kubo prezentis novan danĝeron, antaŭe tute nekonatan al mi.

Tiun tagon mi dediĉis al la konatiĝo kun la urbo. Post eliri la domon mi ĉirkaŭrigardis kaj direktiĝis al Malecón. Politikaj afiŝoj plu renkontiĝas ie kaj tie, sed ŝajnas neniu jam atentas ilin.


Super la stratoj je lignaj betonaspektaj fostoj svarmas kabloj. 



Aŭtoj relative malmultis (almenaŭ por ĉefurbo) kaj aspektis tre amuze – miksaĵo de usonaj antikvaĵoj kaj rusiaj/sovetiaj ĉipaĵoj (la unuaj ses modeloj de Lada kaj foje Moskviĉ).


Poste oni klarigis al mi, ke importado kaj eksportado de la aŭtoj en Kubo estas strikte malpermesitaj al privatuloj. Tiel la ŝtato artefarite kreis deficiton, kiu havas du ĉefajn sekvojn: malnova Lada kostas 10 mil dolarojn kaj homoj devas uzi kadukajn veturilojn ĝis tiuj povas almenaŭ iom moviĝi. 


Rezervaj partoj ankaŭ estas la ŝtata monopolo, do ripari la aŭton ĉiam estas granda kaj komplika aventuro. Kaj ĉio ĉi okazas je manlonga distanco de Usono kaj Meksiko, kie oni povas aĉeti bonan uzitan aŭton kontraŭ tri ĝis kvin mil dolaroj. Stultega afero, sed... cetere pri tio poste.


La stratoj aspektas modeste, sed estaj puraj. Ili nomiĝas ĉefe laŭ literoj kaj nombroj, do ordinara stratkruciĝo aspektas tiel.


La domoj ofte estas kadukaj. Konstruado preskaŭ ne renkonteblas krom ege maloftaj esceptoj. 


Kompreneble mi renkontis buston de José Martí. Admirado de tiu ĉi nacia heroo en Kubo transformiĝis al speco de obsedo, verŝajne ne sentebla de la lokanoj. Parkoj, skvaroj, placoj – ĉio portas lian nomon. Liaj statuoj laŭnombre apenaŭ malpli multas ol la insula loĝantaro. Ili estas ĉie, tute ĉie. Se kubanoj havas du kvadratajn metrojn liberajn ili nepre starigos buston de José Martí.


Poŝtelefonoj kostas relative multe, SIM-karto pagendas je 30 ĝis 40 CUC (el kiuj nur 10 venos al via konto), la paroltempo ankaŭ ne ĉipas, do telefonaj budoj surstrate plu popularas.


Malecón impresas. Ĝi estas la ĉefa renkontiĝejo kaj promenejo de la ĉefurbo, iom neglektita, sed ĉarma. 


Afiŝoj avertas pri malpermeso naĝi kaj fiŝkapti ĉi tie, sed mi observis ambaŭ aktivadojn kiuj okazis tute senĝene kaj rutine.


Laŭlonge de la kajo staras pluraj monumentoj, dediĉitaj al revoluciuloj kaj naciaj herooj. La monumento al usonaj maristoj, pereintaj dum la eksplodo en krozŝipo Main en 1898, memorigas ke iam rilatoj inter la landoj estis pli varmaj. 


Danke al enmiksiĝo de Usono la hispana kolonio finfine akiris sendependecon, sed samtempe perdis suverenecon super parto de sia teritorio, cedinte terenon apud la Guantanama golfo al maramea bazo de sia forta najbaro.




La usona ambasadorejo situas ne tre for, sur la sama Malecón. Ĝi estas terure granda kvazaŭ temas ne pri diplomatejo en malriĉa karibia insulo, sed pri grava loka ministerio. La usona flago estas duonhisita. 


Tuj antaŭ la ambasadorejaj fenestroj fiere kaj iom aroge elkreskis densa arbaro de flagstangoj, je unu el kiuj flirtas la alte levita kuba flago


Malantaŭ tiu fera palisaro etendiĝas plia revolucia monumento kun longa bulvardo, plu konstruata.


Mi turnis min iom flanken kaj ekaŭdis vokon: “Amigo! Where are you from? Russia?” Viro pli-malpli 30-jara ridetis al mi kaj svingis la manon. Sekvis spontana interparolo en kruda anglaĉo, ebla nur danke al entuziasmo de mia nova amiko. Evidentiĝis ke li amas mian landon, kie studas nun lia parenco kaj ŝatus helpi min bone pasigi la tempon en Havano. “Ne tre for okazas nun la festivalo de salso kaj cigaroj. Ĉu vi ŝatas? – demandis li. – Cigaroj vendeblas kun grandaj rabatoj. Nur hodiaŭ!” Mi ne fumas kaj fakte ne havas eĉ unu amikon fumantan, sed se temas pri la festivalo... Post kelkaj minutoj ni jam paŝis profunden al kvartaloj de Vedado.


Mia nova amiko babilis senĉese. Li komentis ĉion kion li vidis, diris ke kubanoj ne ŝatas spekti televidon, ĉar en ĉiuj kanaloj estas nur Fidel Castro senĉese parolanta, ktp. La stratoj iĝis ĉiam pli polvaj kaj grizaj, turistoj ne plu videblis kaj mi jam iom ekdubis, ĉu mi vere vidos iun festivalon krom tiu jam ĝuita en Bonaero.


Sed subite malpurajn murojn kun ŝutiĝanta stukaĵo anstataŭis buntaj koloroj – mi venis al artista kvartalo. Malaltaj domoj estis amuze dispentritaj, ie kaj tie staris statuoj. Iu dikulo veldis la banujon (mi ne komprenis por kio). Neniuj signoj aŭ spuroj de la dancado videblis.


Ni iris enen de iu ĉambro, kie danke al klimatizilo aero estis malvarmega kvazaŭ en fridujo. Nigrulo kun regestilaj harplektaĵoj paŝis renkonten al ni kaj salutis mian kunulon kiel malnova konato. “Li diras ke la festivalo de salso okazos morgaŭ, do nun ni iros por vidi cigarojn” diris mia “amigo”.


Post kvin minutoj ni venis al pluretaĝa domo, en kies teretaĝo, meze de la muro videblis pordeto sen ŝtuparo kaj ajna afiŝo. “Tio estas ĉi tie!” entuziasmo de mia kubano kreskis eĉ pli rapide ol mia elreviĝo. “Hm, bonega loko por venigi solulan eksterlandanon kaj prirabi lin ene” ekpensis mi kaj... paŝis internen. En eta malluma ĉambro sidis korpulenta nigrulino preskaŭ 50-jara kun dekoltaĵo profunda kiel la Mariana kavaĵo. Ŝi lante surtabligis lignajn skatolojn kun cigaroj. Se kredi surskribojn temis pri la famega Cohiba


Mia amigo kirlis kaj bolis kvazaŭ tropika tajfuno. Li prenis en la manojn jen unu cigaron, jen alian, turnis ilin, ion babilis, admonis, konvinkis, reklamis. Evidentiĝis ke mi estas vera feliĉulo, ĉar tia cigarskatolo kostas 200 dolarojn, sed hodiaŭ estas la cigarfestivalo kaj mi estas lia amiko, do mi ricevos grandegan rabaton. “Nur 100 dolaroj! Speciale por vi!” Cetere li rapide transiris de argumentoj raciaj al tiuj bonfaraj. “Jen kuponoj por aĉeti manĝaĵojn” kaj li montris al mi iujn liniitajn paperetojn. “Se vi aĉetos, ili donos al mi kuponojn. Mi estas studento kaj bezonas ilin por manĝi”. Lia vizaĝo elradiis kompaton, sed plu estis ronda, same kiel lia elstara ventreto, evidente ŝveliĝinta pro malsatego.


Mi klopodis elpensi por kio mi bezonas tiujn cigarojn, sed malsukcesis. Krome iom dubigis min kruda ornamaĵo sur la skatoloj kaj la cirkonstancoj mem. Aĉeti elitajn kubajn cigarojn en malluma ĉambreto senafiŝa... hm... Post vidi mian heziton li ekuzis la trian, lastan argumenton – la prezo komencis fali. Tio daŭris malgraŭ mia ĉiam pli decidema alproksimiĝo al la elirejo. Kiam mi prenis la pordan anson, li jam proponis la tutan skatolon kontraŭ nuraj 50 dolaroj post kio mi fine konvinkiĝis, ke ĝi ne kostas eĉ 30 kaj eliris.


La fripono sekvis min kiel ĉashundo, kiu jam preskaŭ perdis esperon kapti la predon, sed ankoraŭ povas vidi ĝin. Lia lasta ŝanco troviĝis en budo, vendanta manĝaĵojn. Mi mem jam estis malsata, do venis al montrofenestro por elekti ion. “Ne, ne rigardu tien! Iru al la kontraŭa fino, mi povas aĉeti nur tie!” aŭdiĝis la voĉo de mia malsukcesa aferulo. “Donu al mi 20 dolarojn, mi bezonas manĝi! Helpu min, amiko!” li emocie montris al sia buŝo.


Tiu spektaklo jam enuigis min. Mi elpoŝigis 10 dolarojn kaj ŝovis en lian etenditan manon. “Ne, mi bezonas 20!” persistis la arogantulo. Sed mi jam lasis lin kaj paŝis for. Pagi 10 dolarojn por ricevi utilan sperton kaj seniĝi je falsa amiko estas ne tro alta prezo, ĉu ne?

Comments

  1. Se vi estus antaŭe leginta Gvidlibron, tiu aventuro eĉ ne estus okazinta. Hej, amiko! Hej! kaj fino.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi legis, sed evidente nesufiĉe atente. Iel ajn mi ŝatis tiun ĉi aventuron pro ĝia leciono - bona kaj ne tro kosta.

      Delete

Post a Comment