Sub tilioj de Bojnice

Ĉi-foje nia celo estis la slovaka urbo Bojnice, situanta en distrikto Prievidza (regiono Trenčín). Pli ĝuste ni celis ne la urbon mem, sed ties faman kastelon.

De fortikaĵo al muzeo
Bojnice estas urbeto kun kvinmila loĝantaro kaj la historio tipa por tiu ĉi regiono. Ĝi unue menciiĝas en la skribofontoj kiel Maimoz en 1113, poste estis plurfoje kaptata kaj reokupata de la slovakoj, hungaroj kaj turkoj por fine subiĝi en 1708 al la Habsburgoj kaj en la 20a jarcento iĝi parto de Ĉeĥoslovakio.



Sed nin interesis ĉefe la kastelo, do la urbon ni vidis nur tra la busaj kaj kastelaj fenestroj. La fortikaĵo (ankaŭ nomata Bojnický zámok, Baimoz, Boynicz, Bajmocz, Weintz, Waymich, Baymuch, Baymach) aperis samtempe kun la urbo, do en la 12a jarcento. Ĝiaj posedantoj estis diversaj nobeloj inter kiuj rimarkindas Noffryoj, plilarĝiginta la burgon kaj konstruiginta la fortikaĵon en la 15a jarcento.



Ĝia sekva posedanto iĝis Johano Korvin, eksteredzeca filo de la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kiu ne havis filojn kun sia edzino Beatrico. Oni diras ke la reĝo ŝatis sian idon, ofte vizitis lin kaj multajn oficialajn dokumentojn diktis en la ombro de granda tilio, kreskinta ĉe la kastela enirejo. Tiajn paperojn li ĉiam finis per la sama frazo: „Sub nostris dilectis tillis bojniciensibus“ („Sub niaj karaj tilioj de Bojnice“). Eĉ se tio estas nura legendo, ĝi estas bela, ĉu ne?



Mi aldonu ke malgraŭ deziro de la patro Johano Korvin ne okupis la hungaran tronon (tion kontraŭis la eklezio), sed iĝis grafo kaj poste kroata banuso kaj reĝo de Bosnio. Nun li estas preskaŭ tute forgesita en Hungario, sed memorata de la kroatoj kiel sukcesa defendanto kontraŭ la turkoj.



En la 16a jarcento Francisko la 1-a Turzo grave ŝanĝis la kastelon, interalie li transformiĝin la gotikan burgon al la renecanca konstruaĵo. Jarcenton poste la familio Palfioj rekonstruigis ĝin barokstile. Finfine la lasta feŭda posedanto Johano Francisko Pálfi aldonis en 1889-1910 la novgotikajn trajtojn kiujn ni vidas nun.



La kastelo sukcese postvivis la Duan mondmiliton, sed forbrulis en 1950. La ŝtatigita kaj restaŭrita, ĝi estis deklarita en 1970 la Nacia kultura monumento de Slovakio kaj iĝis parto de la Slovaka nacia muzeo.

Labirintoj de historio
La buso haltis iom for, do ni havis eblecon promeni tra vicoj da suvenirbudoj. Multaj subskriboj estis intuicie kompreneblaj por la ruso. Speciale amuzis min zmrzlina (glaciaĵo), proksimsona al la rusa zamerznut (malvarmiĝi). 



Sufiĉe ofte renkontiĝis la ruslingvaj afiŝoj, evidente samlandanoj vizitas tiun ĉi lokon.



Al la kastelo, videbla jam de la ŝoseo, kondukas pavimita pado, laŭlonge de kiu staras pluraj vendistoj. Nian atenton altiris junulo mezepoke vestita, kun strigo enmane. 



Mi ne certas, ĉu tiu noktobirdo ŝatis fotiĝi kun Lisi, sed la knabino kvankam iom timema, tamen ĝuis la ludon. Bedaŭrinde ni ne havis monerojn por oferi al la bestoĝardeno (kiu vere ekzistas en la kastela parko), sed promesis fari tion revenvoje.



Longa atendovico, fotado pagendas aparte (ankaŭ en muzeoj de Rusio tiu stultaĵo oftas). Sed la kastelo plene elaĉetis la penon. 



Dikaj muregoj, altaj turoj, peza ligna meblaro, noblulaj portretoj, longaj koridoroj kun abundo da orumaĵoj – ĉio estis vere impresa. 



La plej ĝena afero estis la grupa vizitmaniero mem, ĉar ni ĉiam devis rapidi kaj teniĝi laŭeble plej proksime al la ĉiĉerono. “Mi ne ŝatas tiel kuri!” plendis Lisita. “En tiaj lokoj mi deziras rigardi, pripensi, trasenti ĉion...”. Do same kiel en Esztergom ni konkludis ke sekvan fojon ni prefere vizitu tiajn lokojn memstare.



Cetere mi ne kulpigas pri tio organizantojn, ja tia hasto estas kerna trajto de ĉiu grupa ekskurso, des pli ke temis pri somero kaj fama vizitindaĵo. 



La ekskursantoj abundis kaj oni devis sekvi striktan horaron. 



Mia ĉokolada knabino elvokis ĉies interisiĝon. Iuj faris la jam milfoje responditan demandon: “De kiu lando vi estas? Kubo?! Vaŭ!” 



Aliaj gapis mirigite kiel grupo da neĝoblankaj infanoj, aŭ fotis mian modelon senĉese kiel Anna Striganova (espereble la fotoj belas).



Fortikaj feraj krampoj firme tenas lignajn trabojn ene de la muroj. 



La kradigita puto en la interna korto provizas la akvon el la 70-metra fundo. 



Litoj de la kasteloposedantoj estas nekutime altaj (por eviti malvarmon de la planko) kaj malgrandaj. 




Ligna seĝo amuzis poste mian dezajnistinon: “Vaŭ, mi vidis tian en iu mebla katalogo!” 



Kapra felo surplanke. Armiloj kaj kirasoj surmure. 



Ĉio atestis la mezepokan estetikon kaj etikon. En la kripto subtera la vizitanton renkontas majestaj ŝtonaj tombegoj, inkluzive tiun de la lasta posedanto, kies revo fari el la kastelo malferman muzeon plenumiĝis jardekojn post lia morto.



Oni rakontis ion pri elfluaĵoj kiuj lasis sur la ŝtona tombomuro neforigeblajn nigrajn spurojn, sed feliĉe miaj oreloj plejparte preterlasis tion. 



Mallonga descendo al la subkastela kaverno, malkovrita en la 1950aj jaroj. 






Neatendita renkontiĝo kun funebra ĉaro surtere. 




Bela vendistino kun blanke kolorigitaj haroj rigardas la vizitantojn kvazaŭ ni estas invademaj turkoj aŭ naciaj perfiduloj. Cetere mi jam ĝuis la slovakan priservadon, do ne plu miris.



Dekminuta promenado tra la kastela parko. 



Butikoj kun suveniroj, artaĵoj kaj manfaritaj vestoj – foje belaj, sed ĉiam tro kostaj. Monumento al la viktimoj de la bataloj okazintaj ĉi tie en 1944-1945, kiam la Ruĝa Armeo liberigis la urbon. 



Kaj tilioj, belaj tilioj de Bojnice, unu el kiuj laŭ legendo aĝas jam pli ol 700 jarojn. Ĉu ĝin menciis en siaj dekretoj la reĝo Matiaso la 1-a?



Ĝuinda tagmanĝo en loka restoracio kaj ek al la buso. 



Tiutage ni havis la duan lokon vizitendan. Ĝi estis jarcentojn pli juna, sed ne malpli interesa – Banský skanzen.