Banský skanzen - 80 metrojn sub la tero

Mi estas historiisto laŭeduke kaj 15 jarojn laboris en Tjumena muzeo, interalie esplorante iamajn fabrikojn. Ĉu mi povus rezisti la tenton viziti plian minejan muzeon (post tiu apud Lilo en 2015)?

Nia celloko estis la karbominejo Cigeľ, nomita tiel laŭ la samnoma vilaĝo. Iam en tiu areo (distrikto Prievidza, regiono Trenčín) funkciis kelkaj minejoj en kiuj laboris 5000 homoj. 



Sed la minejoj elĉerpiĝis kaj karbo ĝenerale foriras de ekonomio, cedante lokon al nafto kaj gaso, do la minejoj fermiĝis unu post alia kaj nun en tiu industrio laboras ne pli ol mil homoj.



Feliĉe oni ne detruis la minejojn por gajni kelkajn groŝojn je la vendotaj feraĵoj kaj brikoj (tiel pereis plejparto da fermitaj fabrikoj en Rusio), sed muzeiigis almenaŭ unu el ili. En 2003 la minejo Cigeľ malfermiĝis por la publiko kaj nun funkcias stabile, alloginte en 2016 tri mil vizitantojn.



Ĉu mi speciale interesiĝas pri la karboelminigado kaj ŝaĥtista laboro? Tute ne, same kiel 99% da gastoj. La pleja valoro de tiu ĉi vizito estis ĝia aŭtentikeco. 



Se en Francio ni promenis laŭ bele aranĝitaj ekspoziciejoj kaj poste fakte marŝis surtere, post nura ŝajnigado forme de tremanta lifto anstataŭ vera subteriĝo, do en la malriĉa Slovakio oni ne malŝparis tempon kaj monon por tiaĵoj kaj simple enlasis nin en la minejon kia ĝi estas.



Ekde la unuaj paŝoj ni sekvis la ĉiutagan itineron de loka ŝaĥtisto. 



Post eniri grizan duetaĝan konstruaĵon kun socirealisma bonveniga bildo kaj surskribo: “Zdar boh” (Bonvenon) ni turnis nin maldekstren kaj eniris mezgrandan ĉambron, kie okazis instrukciado kaj lekcio pri historio de loka karbominado. 



Iamaj ŝaĥtistoj montris mapon de la regiono kun minejoj kaj prezentis dokumentan filmeton prian.



Kelkdek metrojn for troviĝis vestŝanĝejo. 



Antaŭ eniri ĝin ĉiu ricevis po du aluminaj insignoj kun numeroj. Unu el ili ŝaĥtisto devis lasi en la vestoŝanĝejo, la duan preni kun si. 



Tiu simpla sistemo ebligis ĉiam ĝuste scii kiom da homoj troviĝas subtere kaj rimarki, se iu mankas. 



Ni vestiĝis en bluaj ĥalatoj kaj kaskoj, kaj pendigis sur la kolojn po sako kun savaparatoj. 



Nia ĉiĉerono – korpulenta maljunulo en ruĝa supertuto kun lumreflektoraj strioj – klarigis kiel uzi gasmaskojn. “Ne timu, mi laboris ĉi tie 40 jarojn kaj neniam bezonis ĝin” ridetis la ŝaĥtisto.



Origine oni ankaŭ lasis sur ĉenpendaj hokoj siajn vestojn, levotajn al sub plafono (mi jam vidis tion en la “halo de pendigitoj” apud Lilo), sed ni ne planis haki karbon, do apenaŭ bezonis tion. 



Do ni pasis al fervoja platformo kaj sidiĝis en flavajn vagonetojn. 



La ĉiĉerono fermis ilin deekstere kaj nia trajno ekis al la subteraj labirintoj. 



Amuza sperto. Imagu: vi sidas sur ligna benko en la malalta ŝtala skatolo, kiu rapide ruliĝas grincante tra nigra mallumo.



Se kredi al la muzeaj informoj, ni traveturis en la vagonetoj 2312 metrojn kaj eliris je la fundo 80 metrojn subtere. 



Sekvis sufiĉe longa marŝado laŭ karbonigraj, preskaŭ tute mallumaj koridoroj. 



Akvo plaŭdetis sub niaj piedoj. 



La ĉiĉerono mem estis interesa eksponaĵo. Jen kaj jen li haltis por klarigi ion, ĉefe teknikajn aferojn. 



Li rakontis kiel okazis la elminigado de karbo, montris sovetian fosmaŝinon. 



Same kiel en la franca minejo la plafonon subtenis lignaj traboj. 



Ni fotis abunde, inkluzive nin mem. 



La ĉiĉerono kaj lia akompano volonte aprobis eniri nian personan fotaron.



La lastan foton ni faris jam post reveni al Nitro kun nia sinĝena ĉiĉerono.