Magio de lunlumo – ĝuu vian frenezon!

Evidente tio estis la unua filmo de Woody Allen, kiun mi spektis ĝisfine. Mi skeptike rilatas al tiu ĉi reĝisoro kaj la filma historio estas tre simpla, sed mi devas agnoski, ke mi ĝuis la spektadon. Ĉu pro tio ke mi same ĝuas mian frenezon?

Racio kaj sentoj
Laŭaspekte la filmo estas tre simpla. La intrigo disvolviĝas ĉe Lazura marbordo (Francio) en 1928. Juna friponino (Emma Stone) ŝajnigas esti spiritistino kaj sukcese trompas usonajn riĉulojn, helpata de sia ruza patrino. Ŝi alparolas spiriton de la morta edzo de sia gastigantino, enamigas al si ŝian junan, sed neimageble naivan kaj romantikeman filon, kaj jam staras nur unu paŝon for de sia celo – profitiga edziniĝo kaj starigo de la fonduso, kiu “esploros” spiritismajn aferojn, elsuĉante monon de la trompitaj mecenatoj.



Tiun idilion iom fuŝas fama brita iluziisto (Colin Firth), kiu laŭ peto de sia malnova amiko kaj kolego venas por ekzameni la aferon kaj senmaskigi la mistifikon, kion li jam faris plurfoje kaj kun granda plezuro. La homo skeptika kaj ĝenerale pesimisma, li komencas de preskaŭ malkaŝa atako, sed paŝon post paŝo perdas sian elanon kaj cedas al ĉarmo de la junulino. Tion helpas serio da neklarigeblaj okazaĵoj, dum kiuj ŝi montras mirindajn sciojn pri pasinteco de li mem kaj liaj proksimuloj, laŭdire ricevitajn per “vibracioj”.
Kaj jen neatendita (por nia heroo) rezulto: dum gazetara konferenco, speciale aranĝita por tiu ĉi celo, li agnoskas ke la spiritistino vere havas la deklaritajn kapablojn. Li diras ke la tutan vivon li eraris, neante ekziston de la transa mondo kaj eblecon kontakti ĝin. Li ne kredis, sed konvinkiĝis je sia eraro. Racio fiaskis, la kredo venkis. Ĉu tio estas la fino? Kompreneble ne, ja temas pri la verko farita de ne brazila spiritisto, sed usona ateisto kia estas Woody Allen.
Je la lasta momento, kiam nia heroo jam preskaŭ sin turnis al la ĉielo kaj ekpreĝis, petante dion pri saviĝo de sia onklino, grave vundita en aŭtomobila akcidento, lia raciema naturo diris: “Haltu!” Kaj li obeis. Post ioma tempo li sobre analizis ĉion kaj malkovris la trompon. Evidentiĝis, ke li ne sukcesis fari tion antaŭe, ĉar kontraŭ li agadis la paro – la spiritistino kaj lia supremenciita amiko, kiu strebis tiele venĝi sin kontraŭ pli sukcesa samaĝulo. Racio regajnis la perdon, la kredo estas frakasita kaj detruita. Ĉu tiu sceno finas la filmon? Ankaŭ ne, ja temas ne pri kontraŭreligia propagandaĵo kiaj abundis en la sovetia epoko, sed pri la verko de la ludema postmodernisto Woody Allen.
Jam venis la tempo disiĝi. Ĉiu sekvu sian vojon – la racie elektitan, bone pripensitan, aprobitan de ĉiuj kaj tute normalan de la socia vidpunkto.
Ŝi jam havas surfingre ringon, donacitan de fianĉo kaj estas baldaŭ forironta al postgeedziĝa vojaĝo laŭ oceanoj kaj maroj sur granda luksa jaĥto, renkonte al luksega vivo kun sia amanta kaj bela (kvanam terure teda) edzo. Ankaŭ lin atendas en la Galapagaj insuloj fianĉino – juna, bela, amanta kaj tute konvena al liaj karaktero kaj pensmaniero. Sed...
Li sentas ke ĉarma rideto de la trompulino perdigis al li la kapon kaj koron. Li amas ŝin, kvankam kun ega malfacilo agnoskas tion eĉ al si mem, ja por tio li devus denove rifuzi ĉion, je kio li kredis antaŭe – racion kaj skeptikismon. Ripeti la saman eraron en la sama loko kun la sama persono – neimagebla afero eĉ por homo svagmensa, des pli por la raciemulo kiel li.
Ankaŭ ŝi sentas la samon kaj evidente rimarkis tion eĉ pli frue, montrinte en sia rekta kaj simpla maniero, propra al ŝia socia tavolo – laborista medio de fora angla urbeto. Ĉu ŝi rezignos je ĉio, pri kio ŝi revis la tutan vivon – same kiel milionoj da junulinoj, kiuj atendas princon sur blanka ĉevalo (sed plejparte ricevas nur la lastan)? Tio signifus rompi la tutan planon, zorgeme ellaboritan kaj plenumitan kun helpo de la panjo, detrui sian reputacion kaj plonĝi en aventuron longdaŭran kaj kun neprognozeblaj sekvoj.
Sed... mirakloj okazas kaj ne nur en la fabeloj. Racio kaj sentoj renkontiĝis kiel en la fama romano de Jane Austen kaj kompletigas unu la alian.


Superi abismon
Tio estas bela simbolo de solviĝo de eble la plej grava problemo de la moderna homo – lia interna disfendiĝo, disduiĝo je partoj, kiuj ne povas reunuiĝi. Ni perdis nian tutecon, kiun havis la tiel nomataj sovaĝuloj, kiel ni nomas ĉiujn homojn de la antaŭraciaj epokoj. Ni sentas unu aferon, pensas alian, diras la trian kaj faras la kvaran. Tio estas eĉ de disduiĝo, sed almenaŭ diskvariĝo, plejparte ne konsciata, sed pro tio ne malpli turmenta. Ni ne plu kredas je dio (almenaŭ eŭropanoj kaj azianoj), nek je grandaj ideoj. Ĉu ni kredas je la homo kiel naivuloj de la Klerisma epoko? Post Buchenwald kaj Aŭŝvico kiu kredas je la natura boneco de la homa animo? Hunda koro ne povas transformiĝi je tiu homa eĉ en la plej bonaj cirkonstancoj. Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen...
Homoj ofte demandas min, kion mi trovis en Kubo, al kiu mi baldaŭ flugos jam la kvaran fojon – neimagebla afero por mi, ĉiam serĉanta novajn lokojn kaj impresojn. Mia respondo estas mallonga kaj simpla – feliĉon. En Kubo mi sentas min tuteca, ne fendiĝinta. Homoj tie estas malriĉegaj kaj subpremataj de la terura ŝtata sistemo, sed ili sentas, pensas, diras kaj faras la samon.
Gastoj venas seninvite kaj foriras sen formalaĵoj. Ili malkaŝe kaj trankvile parolas pri seksumado, sed estas sufiĉe diskretaj en personaj rilatoj. Tie ne eblas tipe eŭropa hipokriteco, kiam de sur afiŝoj ĉie rigardas vin nudmamaj modeloj, sed mamnutranta patrino en publika loko estigas indignon de “ofenditaj” idiotoj. Ili manĝas, amas, dancas, laboras, festenas kaj ploras nature kaj... enviinde.
Eĉ ilia religio estas natura parto de la vivo – ne subpremilo aŭ konsolilo, nek formala rito, sed vera parto de la kuba animo. “Santerio estas en nia sango” diris mia racia kaj tute neriligiema Lisita kaj mi trasentis tion dum mia tria vojaĝo, en printempo de 2017.
Lisi – jen la alia kialo de mia reveno al Kubo. Malsamaj etnoj, landoj, aĝoj, lingvoj, cirkonstancoj, sortoj – malfacilas trovi eĉ unu similaĵon inter ni (krom Esperanto). Sed miraklo okazis. “Tioma distanco! Vere, vi trovis unu la alian – du frenezuloj” rezumis mia rusia amikino, kiu konas nian historion. Mi aldonu: jes, ni estas frenezaj kaj... ni ĝuas tion.